🖥 Ĉiumonata prelegserio (oktobro)
16:00 - 19:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Prelegoj pri interesaj kaj gravaj temoj per Zoom

Internacia

(16:00) MAS (Monda Asembleo Socia) – Pere de bildoj, Eddy Raats (Belgio) klarigos la statutojn de MAS, poste parolos pri MAS-eldonoj kaj montros la kovrilojn de kelkaj novaj eldonoj. Fine li prezentos kelkajn el siaj verkoj kaj parolos pri sia nuna projekto.
➤ Pli da informo pri MAS: www.mas-eo.org

(17:00) KER ekzamenoj – Szabolcs SZILVA (Hungario/Polando) klarigos la signifon de KER-ekzamenoj kaj gvidos kelkajn interagajn taskojn kun la partoprenantoj. Li ankaǔ prezentos sian novan libron, Pri Kio Temas.
➤ Pli da informo pri KER-ekzamenoj: edukado.net/ekzamenoj/ker 

Por aliĝi kaj ricevi ligilon, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au

eddy-raats_szabolcs-szilva.jpg 23,8 kB


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

aea.esperanto.org.au/eo/prelegseri...
prezidanto(ĉe)esperanto.org.au

Interesiĝintoj

Administranto