🖥 🐀RB_Hameln: 🎶25-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Kantoparado KLEIN - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 KLEIN.jpg 30 kB
Detala programo:
12.10.2022:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
25-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.


Reguloj:
  • Dum la kunveno estas prezentitaj 9 kantoj kaj ilia resuma filmo.
  • Nur post la 9+1 prezentoj ĉiu ĉeestanto en la Zoom-ĉambro ekrajtas voĉdoni
    • Prefere per la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn (la ligilon vi ricevos post la resuma filmo)
    • Nur se eble tio ne funkcias, vi rajtas sendi vian voĉdonadon al  hameln@esperanto.de  per privata mesaĝo al Heinz en la Zoom-babilejo
    • Nur tra PollUnit, retmesaĝo kaj Zoom-babilejo voĉdonado validas
  • Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn. Tri ekzemploj:  
    • la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj unu plia ankoraŭ 1 poenton.
    • unu kanto ricevas 4 poentojn, la dua 3 poentojn
    • al sep kantoj vi donas po 1 poento
  • Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj
  • Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
  • La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponitaj post unu jaro.

Propraj proponoj
  • Ĉiu povas sendi minimume 2 semajnojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
  • Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Se venas pli ol 6 kantoj, ili povas esti ludataj en unu el la sekvaj Kantoparadoj.
  • Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.

Rezulto de la voĉdonado
Kelkajn tagojn post la Kantoparado vi povas legi ĉi-tie sube: 
  • la liston de la kantoj kaj la ligilojn al ili
  • la ligilon al la resuma filmo
  • la rezulton de la voĉdonado
Alklaku la dosierojn sube por pli bone legi ilin.
 
Multan plezuron! 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

Rezulto 25-a Kantoparado.PNG 227 kB
Proponoj dum la 25-a Kanto-Parado je la 12.10.2022:
1) Pavel: 4:29 Milito – Ĵomart kaj Nataŝa https://www.youtube.com/watch?v=w_lyGQRXlps
2) Heinz: 2:02 Preĝo por paco – Familio Dalitz https://www.youtube.com/watch?v=jQbVuv9vPDM
3) Waltraut: 5:38 Mi memoras – Kajto https://www.youtube.com/watch?v=KO-_SM4a8q4
4) Ewa: 3:36 Heredaĵo – Amira Chun (Teksto: Ewa Grochowska) https://www.youtube.com/watch?v=cEVW0r2XxLE
5) Tatjana: 2:10 Kanto de l‘ amikoj – Oraj Kantoj https://www.youtube.com/watch?v=AH5BY2mWEBg
6) Marcelin: 3:30 La amikoj – Chris Freddy Pendeki https://www.youtube.com/watch?v=6q3l8hotwpE
7) Klaas: 5:20 Hejmo – Rafael Milhomem https://www.youtube.com/watch?v=K2RuDss9UYU
8) Pia: 2:53 Ĉu vi volas danci? – jOmO https://www.youtube.com/watch?v=-KBkec3Smsw
9) Axel: 3:06 Ebrio – Maciej Bogumił Nerkowski + Koruso kaj Orkestro de Podlaĥia Operejo kaj Filharmonio (Teksto: William Auld) https://www.youtube.com/watch?v=3nTPNWIloiQ

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/tv7w0jvpv99z1d6lqn3v4a kaj
https://pollunit.com/de/polls/tv7w0jvpv99z1d6lqn3v4a/evaluations

Poentoj 25-a Kantoparado.PNG 32,2 kB
Venkintoj post la voĉdonado (30 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 48 poentoj: Ebrio – Maciej Bogumił Nerkowski + Koruso kaj Orkestro de Podlaĥia Operejo kaj Filharmonio
2-a rango kun 29 poentoj: La amikoj – Chris Freddy Pendeki
3-a rango kun 27 poentoj: Ĉu vi volas danci? – jOmO

Landoj 25-a Kantoparado.PNG 25,3 kB








Denove estis bela vespero dum la 25-a Kantoparado. Entute venis 43 homoj el 20 landoj (Francujo, Svedujo, Belgujo, Ĉeĥujo, Hungarujo, Danujo, Norvegujo, Nederlando, Slovakujo, Kroatujo, Pollando, Ukrainujo, Bulgarujo, Britujo, Kongo Kinŝasa, Italujo, Litovujo, Svislando, Rusujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉeestis. Voĉdonis en la fino 30 homoj.

Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Resuma filmo de la 25-a Kantoparado

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj naŭ kantoj, kiuj estis ludataj en la 25-a Kantoparado. Dankon al Paŭlo de la Verda Stacio!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉