Baza kurseto por lokaj gelernantoj
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Madrido
Elekti horzonon
ĉiu-marda loka kunveno je la Lernejo por Plen-Aĝuloj de Ĉeste, Valencio, organizata de la centjar-aĝa loka asocio LUMRADIO kaj kurs-gvidata de profesorino Rosa Zanón

Loka

BONVOLU ATENTI:  la horaro de nia kurseto de Esperanto por lokaj gelernantoj estas ekde la sesa ĝis la oka horo posttagmeze, do, ekde la 18:00 ĝis la 20:00. Oni konsilas pri-atenti ĉi-tiun anoncon, ĉar eble nia horaro povus iomete ŝanĝi pro novaj reguloj de la lernejo. Ĉeste, kiu situiĝas nur 20 kilometrojn for de la urbego Valencio, estas urbeto konata de la tuta hispana esperantistaro pro mult-jara dediĉo al nia lingvo, ekde la unuaj jaroj de la XXª jarcento pere de Francisco Máñez, unu el la unuaj hispanaj pra-Esperantistoj ...

Nia profesorino Rosa Zanón, kies laboro per, por, pri kaj pro Esperanto en Ĉeste jam daŭras pli ol du jardekojn, daŭrigos sian saĝan instruadon, kaj oni arde kaj tut-kore esperas kaj atendas la partoprenon de multe da aliaj novaj gelernantoj, ĉar nia lasta kurso sufiĉe famiĝis inter la lokanoj kaj ankaŭ inter la loĝantoj de la apudaj urbetoj Ĉiva, Bunjol, Godejeta, Ribaroĥa, Pedralva, Bugara, Jatova, Vijamarĉante, Jiria, ktp. Rosa instruas ĉefe persone, laŭt-voĉe, sed ŝi ankaŭ foje invitas aliajn konatajn Esperantistojn pere de la Zoom softvaro por ke ĉi-tiuj foraj, nelokaj instruistoj povu instrui nian mirindan lingvon rete. Tio kion oni trovas kiam oni partoprenas unua-foje je tiu klas-ĉambro ĉe la Lernejo por Plen-Aĝuloj estas agrabla Esperanta etoso, pro la ĉeesto de gelernantoj vere studemaj kaj atentemaj je la instruado de la instruistino, spertulino parolanta mildan kaj belan Esperanton ...

Por ekhavi pli detalan informon pri kiel atingi loke la Lernejon por Plen-Aĝuloj, venontaj instruotaj lecionoj, pri-sanaj reguloj por taŭga ĉeesto pro Kovid19 (kiom da permesitaj ĉeestantoj, ...), bonvolu kontakti profesorinon Rosa Zanón Ferrando, pere de ŝia ret-adreso rosazanon@hotmail.com, kiu ankaŭ aperas iomete malsupre, aŭ rekte mus-klakante sur ĝin ... 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

rosazanon(ĉe)hotmail.com
lernejo por Plen-Aĝuloj. Ĉeste

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureElias Hernández Capdevila