🖥 Retkunsido de la estraro de O.A.E.J.O
19:00 - 20:30
Afriko/Lubumbaŝo
Elekti horzonon
La Estraro de la Orienta Afrika Esperantista Junulara Organizo okazigos sian trian retkunsidon per vacapo.

Alia

Trifoje la estraro de O.A.E.J.O kunsidos rete. Post la dua retkunsido de la organiza estraro konsistinta el registrigado de ĉiuj esperantaj kluboj gvidataj de junaj esperantistaj instruistoj, denove kunsidos rete por pripensi sekvontajn paŝojn.

La venontdimanĉa retkunsido havos la tagordon kun malmulte da temoj, nome:
- Membrigi  ĉiujn O.A.E.J.O-instruistojn al UEA-TEJO
- Membrigi ĉiujn klubanojn al uea-tejo
- Organizado de kapabligaj kursoj por kurso-gvidantoj
- Serĉi taŭgajn aktualigitajn lernilojn ciferecajn por instruistoj kaj lernantoj.
- Okazigi virtualajn aranĝojn kiuj arigos lernantojn de ĉiuj kluboj por interkonatiĝi kaj ekuzi la lingvon.

Rajtas partopreni nur O.A.E.J.O kaj kelkaj tejo-membroj kiujn ni jam antaŭe interesigis pri la agado.  


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

espoirkasati(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto