Prelego por prezenti la ekspozicion "Esperanto, de utopio al realo"
Loka
La Segovia Esperanto-Asocio, la plej juna el la Esperanto-kluboj en Hispanio, tre altnivele komencas sian agadon. Post aktivado ĉe La Granja fine de la pasinta jaro, ĉi-februare ĝi organizas ĝis tri aktivadojn en la Publika Biblioteko de la provinca ĉefurbo: ekspozicio, prelego kaj kurso.
La ekspozicio titoliĝas: “Esperanto: de Utopio al Realo”, kaj okazos de la 3-a de februaro ĝis la 31-a de marto en la Publika Biblioteko de Segovia (C. Los Procuradores de la Tierra, 6)
Ĝin akompanos prezento kun la sama titolo, la 7-an de februaro, je la 19-a horo samloke, kun partopreno de José Antonio del Barrio, direktoro de la Fondaĵo Esperanto, kaj Miguel Fernández, verkisto kaj tradukisto en Esperanto.