🖥 Virtuala kongreso de la Ligo internacia de blindaj esperantistoj
Temo: Esperanto kaj muziko unuigas nin

Internacia

La Kongreso estos realigita pere de Zoom. 

Pri aliĝo, anonco pri partopreno en la programo, teknika helpo kaj aliaj demandoj bonvolu sendi retmesaĝon.

Informoj kaj novaĵoj pri la Kongreso aperos en la retejo de LIBE: http:\\www.libe.slikom.info.
 
Provizora programo
(La horaro estas laŭ universala tempo.) 
 
Vendredo, la 23-a de septembro 
12.00-14.00 horo: Teknikaj provoj pri aliĝo kaj partopreno. 
14.00 horo: Malfermo de la Kongreso - Salutoj de la partoprenantoj. 
16.00 horo: Prezento de LIBE al novaj Esperantistoj kaj interesigxantoj. 
17.00 horo: Novaj Esperantistoj sin prezentas. 
18.00 horo: Interkona vespero. 
 
Sabato, la 24-a de septembro 
7.00 horo: Konversacia rondo - Gvidas: Natalia Kasymova. 
8.30 horo: Prelegoj. 
  Otto Prytz: "Otto Prytz prezentas atenditan kaj neatenditan 
    muzikon el landoj Kiujn li vizitis"; 
  Galina Lukjanenko: "Balalajko - La muzika simbolo de Rusio"; 
  Jiri Jelinek: "Jaroslav Jejxek - cxehxa viddifektita komponisto"; 
  Attila Varro: "Hungara kontribuo al la muzikliteraturo en la 
    unua duono de la 20-a Jarcento". 
13.00 horo: ĝenerala asembleo de LIBE. 
17.00 horo: Internacia arta vespero. 
  Prezento de virtuala ekskurso tra moskvo preparita de la moskvaj esperantistoj sekve de nia nuligita tiea kongreso.
 
Dimanĉo, la 25-a de septembro 
7.00 horo: Konversacia rondo - Gvidas: Natalia Kasymova. 
8.30 horo: Prelegoj. 
  Joaquim Lagartixa: "Portugala muziko - interkrucigxo de kulturoj"; 
  Vjacxeslav Suslov: "Ivan Panickij - La unua emeritita viddifektita aktoro"; 
   Galina Lukjanenko, Vjacxeslav Suslov: 
  "Aleksandar Milohranov - memore al amiko";
  Natalia Kasymova: "Blindaj muzikistoj el Taĝikio".
12.00 horo: Prezento de sekvantjara IKBE. 
13.00 horo: Fermo de la Kongreso.
 
Novaj anoncoj pri prelegoj pri la kongresa temo kaj ankaŭ aliaj prelegoj estas bonvenaj. 
Dum la Kongreso ekzistos ebleco, ke la kongresanoj renkontiĝu kaj interparolu. 

Bonvenon! 
 
Ligilo por aliĝo al la kongresa programo: 
ID: 810 9287 0993 
Pasvorto: Esperanto 

La estraro de LIBE
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

http:\\www.libe.slikom.info
Libe(ĉe)slikom.info

Interesiĝintoj

Administranto