Staĝo en La Garde
La ĉiujara staĝo de Esperanto Provence okazos la 4-an kaj 5-an de Februaro 2023 en La Garde, proksime de Tulono.

Loka

Tiun jaron, la staĝo bonvenigos du elstarajn eminentulojn pri esperanta instruado : Katalin Kovats, fondintino de la retejo https://edukado.net/ kaj Sylvain Lelarge, prizorganto de la retejo edukado.net. Tiu staĝo estos organizita en formo de laborgrupoj gviditaj de Katalin Kovats kaj Sylvain Lelalrge. Ĝi ne inkluzivos kursojn por komencantoj.

La Domaine de Massacan situas meze de tri-hektara parko kun cent-jaraj arboj, kaj havas rektan privatan aliron al la plaĝo Magaud, kiu estas parto de la nacia parko Port-Cros, kvankam ĝi estas sur la kontinento. Ĝi estas facile alirebla per publika transporto aŭ per aŭto. Ĉiuj detaloj estas ĉi tie.

Bonvolu rapide aliĝi kaj certe antaŭ la limdato : la 18-an de Januaro 2023.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉