🖥 Bernard-Regis Larue prelegas pri Magelano, esplorvojaĝisto antaŭ 500 jaroj
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Aventuroj de la ĉirkaŭirantoj al la mondo

Loka

Antaŭ 500 jaroj, en aprilo 1521, mortis la fama esplorvojaĝisto Magelano.
Escepte bona okazo por rememori la vojaĝon de Magelano cele al malkovro de vojo ĉirkaŭ la mondo.
Sed ĉu Magelano finfine ĉirkaŭiris la mondon? Se ne, kiu?
Kio okazis dum lia esplorvojaĝo?
La respondojn al tiuj demandoj donos al vi Bernard-Regis Larue, dum ege interesa prelego, kaj li uzos malnovajn mondomapojn kiujn li laste malkovris por klarigi kaj ilustri la aventurojn de tiuj kuraĝaj homoj.

Do, ne maltrafu tiun ĉi escepte instruan prelegon, kaj estu kun ni per Zoom, je la 19-a vespere, merkredo 14-a de aprilo 2021. Poste vi povos starigi ĉiajn demandojn pri la temo.
La enirkodon al Zoom vi povos peti ĝis unu horo antaŭ la kunveno en info@esperanto3000.be
Dosieroj