Intensa semajnfino por progresintoj
REVELO invitas denove al Langscheid

Loka

De la 11-a ĝis la 13-a de novembro la popolaltlernejo de Arnsberg-Sundern okazigos intensan Esperanto-semajnfinon por progresintoj en la kleriga centro Sorpesee en Langscheid. Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (REVELO) transprenis la patronadon, helpas en la reklamado kaj donas subvencion al ordinaraj membroj de Germana Esperanto-Asocio, loĝantaj en Nordrejn-Vestfalio.

Ĉar la multjara kursgvidanto Harald Schmitz ĉi-jare ne estis je dispono, la instruadon en Langscheid faros d-ro Rudolf Fischer kaj Guido Brandenburg. Ambaŭ instruis dum la lastaj 14 monatoj Esperanton al freŝaj komencantoj en reta kurso, surbaze de la lernmaterialo „Esperanto en dialogo“. La iamaj komencantoj intertempe estas progresintoj, kaj al ilia nivelo direktas sin la nuna intensa kurso en Langscheid. Dum 9 duoblaj instruhoroj oni ĉefe ekzercas dialogojn pri certaj temoj, kiuj preparas al la nivelo B1 de la Komuna Eŭropa Referenckadro. Tamen restos tempo por babilado kaj etosa kunestado en la konata kleriga centro. Necesas rekta aliĝo al la popolaltlernejo, sed nepre turnu vin antaŭe ankaŭ al la kursestro Rudolf Fischer, ekz. por ebla subvencio. Tiel vi rekte aliĝas en la Interreto: https://www.vhs-arnsberg-sundern.de/kurssuche-1/kurs/Esperanto-Intensivwochenende+fuer+Fortgeschrittene/X-426-190 kaj de tie al „Warenkorb“ ktp.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.de/de/revelo
rudolf.fischer(ĉe)esperanto.de

Interesiĝintoj

Administranto