🖥 Retbabilado pri estonteco de Eŭropo : ĉu "Raporto Draghi" gravas ?
17:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Mario Draghi donis raporton al Eŭropa Komisiono en septembro 2024 pri "Estonto de eŭropa konkurencivo" : ĉu ĝi gravas aŭ gravos ?

InternaciaAlia

Mario Draghi estis ĉefministro en Italio, kaj prezidanto de Eŭropa Centra Banko. En septembro 2024, li donis raporton al Eŭropa Komisiono pri estonto de eŭropa konkurencivo. Verŝajne, tiu raporto influos eŭropunian politikon dum venontaj jaroj.
Por bone decidi kune, civitanoj devas havi taŭgan informon. Tiu raporto estis nur en la angla do malfacile komprenebla por la plimulto de la loĝantaro de EU.
Nun, ĝi estas (aŭtomate) tradukita al ĉiuj oficialaj lingvoj de EU, kaj al Esperanto : vidu la retejon europokune.eu.
- Pri demokrateco de EU : ĉu tiuj tradukoj helpos civitanojn por pli bone kompreni la nunan mondon, kaj por pli bone decidi ?
- Pri estonto de EU kaj de la tuta mondo : ĉu la proponoj de M. Draghi kongruas kun la necesa ekologia transiro ?
- Pri Esperanto : ĉu tiu traduko al Esperanto utilos ?

tajpu :
https://meet.jit.si/ede-eu
aŭ per telefono kaj kodo 3385 4204 32:
Usono     +1.512.647.1431
Britio     +44.203.885.2179
Francio     +33.1.87.21.0005
Germanio     +49.89.380.38719
Nederlando    +31.85.208.1541
Hispanio     +34.932.205.409
Kanado     +1.437.538.3987
Aùstralio     +61.8.7150.1136
Brazilo     +55.21.3500.0112
Japanio     +81.3.4510.2372
Svisio     +41.61.588.0496




Dosieroj
Informoj

europokune.eu
kontakto(ĉe)e-d-e.org

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile picturePierre Dieumegard

Administranto