La sekva ludado okazos dum sabato, la 15a de februaro.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato, la 15a de februaro 2025 ekde la 14a horo, ĝis ĉirkaŭ la 20a horo
Kie? ĉe Eiscafé Kibo Transvaalstraße 13 13351 Berlin (Wedding) publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.