Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
9a Majo : Nia morgaŭa bicikla ekskurso.

Kunveno/Evento

Nia morgaŭa bicikla ekskurso.

Je Sabato 10 Majo okazos BEMI-a ekskurso proksime de Chevreuse : https://eventaservo.org/e/5ba00a.
Tiu ekskurso, ne nur turisma estas, ĝi ankaŭ estas preteksto por pripensi kkajn sociajn k historiajn okazojn : 
Kiuj estis la metiistoj kiuj vivis en Chevreuse, kiuj bezonis tiom multe da lavujoj laŭlonge de la kanalo de la "pontetoj" ? 
Kiaj estis la rilatoj inter la urbanoj kaj la kastelanoj ?
Kio okazis en Port-Royal en la 17-a jarcento, kiu pravigis ke la reĝo detruu ties abatejon ĝis la fundamento kaj disŝutu ties tombojn en alilokajn fosaĵojn ?

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/konversacia-rondo-cxiuvendrede-en-parizo?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto