🖥 Ludo: Just One
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje nur rete eblas per Zoom

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Renkontu nin ĉi-foje en Zoom-renkontiĝejo.

Detala programo
15.04.2020:     19.00 horo Konferenco per Zoom:     Ludo: Just One - Anekdotoj el la libro "1111 anekdotoj en Esperanto"
Kaŭzita de la mondvasta kronvirusa krizo la SUMPFBLUME ESTAS FERMITA. Pro tio ni nur kunvenas en la reto kaj renkontiĝas en Zoom-renkontiĝejo (https://zoom.us/join). Vi nur bezonas vian komputilon/tabulkomputilon/smartfonon kun kapaŭskultiloj/laŭtparoliloj. Kamerao estas dezirinda (ĉar estas bele, vidi unu la aliajn), sed ne nepre necesa. Por iOS kaj Androido ekzistas specialaj apoj, kiujn vi povas uzi. Rigardu en AppStore aŭ PlayStore. La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 .Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto . Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln (ĉe) esperanto.de.
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Bonvolu pretigi apud vi paperon kaj bone skribantan skribilon. Ni kune ludas la ludon de la jaro 2019 "Just One". Ankaŭ por tio ni bezonas paperon kaj skribilon.

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln...
hameln(ĉe)esperanto.de

Interesiĝintoj

Administranto