4-a Tradukkonkurso "Lucija Borčić"
La konkursaj branĉoj: poezio: maksimuma longo ne fiksita ; prozo - rakonto aŭ novelo: maksimuma longo 30.000 tajperoj (kun spacoj) Limdato: 4-a de oktobro 2020

InternaciaKonkurso

Honore al Lucija Borčić (26.07.1921-14.11.2015) Kroata Esperantista Unuiĝo pasintjare lanĉis literaturan traduk-konkurson de iu ajn nacia lingvo al Esperanto. 
 
La konkursaj branĉoj estas jenaj: 
· poezio: maksimuma longo ne fiksita 
· prozo - rakonto aŭ novelo: maksimuma longo 30.000  tajperoj (kun spacoj) 
 
La rezultojn oni publike anoncos la 14-an de novembro en  Zagrebo, okaze de la 5-a memorkunveno Lucija Borčić.
 
La organizantoj disdonos ĝis tri premioj po branĉo. La aliro al la konkurso estas libera al ĉiu Esperantisto, kiu rajtas parto-preni per maksimume tri konkursaĵoj/verkoj kiuj antaŭe ne  estis publikigitaj ĉu en la presa, reta, bloga, fejsbuka formoj. 
Al la konkursaĵo oni depre aldonu jenajn informojn: nomon kaj familian nomon, poŝtan adreson, retadreson de la konkursanto; titolon de la originalo, nomon kaj familian nomon kaj la bazajn datumojn de la aŭtoro de la tradukita verko. 
La tradukaĵojn kune kun la originalaj tekstoj kaj aldonaj informoj oni sendu al la retadreso: hes.keu@gmail.com ĝis la 4-a de oktobro 2020. 
La premioj konsistas el diplomo kaj libro. 
La organizantoj de la konkurso prizorgos la presadon de la premiitaj tradukoj konforme al la reguloj preskribitaj por tiu agado (respekto de aùtoraj rajtoj ktp). 

Pliaj informoj: hes.keu@gmail.com
 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

hes.keu(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto