Renkontiĝo en Rapersvilo
11:30 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
kune Esperantumi kaj promeni en bela urbeto Rapersvilo

LokaAlia

Ni kunvenos en Rapersvilo (Rapperswil SG) kaj kune decidos, kion fari.

Eblecoj:

  • babili, paroli, Esperantumi! (Tion ni certe faros. Nur la resto decidindas.)
  • promeni tra naturo laŭ la lag-bordo
  • promeni tra la belega malnov-kvartalo de la urbeto. Videblas:
    • preĝejo
    • kastelo
    • etaj stratoj kaj belaj domoj
  • manĝi kune
    • Aŭ alportu piknikaĵojn aŭ aĉetu forportajn manĝaĵojn tie.
    • (Ĉar kelkaj preferas alporti por ŝpari monon, ni verŝajne ne manĝos en restoracio, sed eble ja.)
  • viziti la bestoĝardenon "Knies Kinderzoo" (retpaĝo, german-lingva Wikipedia, en mapo)
  • visiti la hakejon (Hackerspace) "Coredump" en Jona (retpaĝo, en mapo)
    • Tiujn ĉambrojn ni povas uzi por la renkontiĝo, se ni volas / bezonas. (Ekzemple se ni ne volas (r)esti ekstere pro la vetero.)

Renkont-loko

Ni atendos ĉe la marŝ-migrad-ŝildo (Wanderwegweiser) "Rapperswil Bahnhof Süd". (Se pluvos, ni atendos sub la tegmento de la proksima "OST RJ Gebäude 1" (konstruaĵo 1 de loko "RJ" de faklernejo "OST"; jen).

Renkont-tempo

Ni atendos je la renkont-loko ekde 11:30 ĝis 11:45. Se vi alvenos pli poste, telefonu al mi (Rafaelo; +41 7873 7873 4) por ekscii, kie ni tiam estas. (Aŭ skribu al mi en Telegram aŭ Threema.)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉