Funebra ceremonio por Renato Corsetti
11:00 - 12:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Informoj pri la funebra ceremonio de nia amata Renato

Alia

Por spekti la funebran ceremonion en reala tempo aŭ poste, bv uzi tiun ligilon:
https://watch2.obitus.com
Username: vero3909
Password: 014355
----------------------------------------
Mesaĝo de Anna Lowenstein:

La funebra ceremonio de nia amata Renato okazos lundon, la 3an de marto, je 11.00-12.00, ĉe la tombejo Islington & St Pancras.
 
Kvankam li estos enterigita, ne kremaciita, la ceremonio okazos en la kunvenejo («chapel») de la kremaciejo. Atentu, ke la tombejo estas tre granda, do vi bezonos dek minutojn por marŝi de la enirejo ĝis la kremaciejo. Se por vi estos malfacile marŝi, bonvolu informi nin, ĉar ni povos aranĝi aŭtomobilon por porti vin de la enirejo, kaj poste al la loko de la enterigo.
 
Post la ceremonio kaj la enterigo, estos akcepto ĉe araba restoracio Oasis tre proksima al la tombejo je 13.00. Se vi deziras ĉeesti, bonvolu informi min, por ke mi sciu, kiom da homoj ĉeestos.

Omaĝoj: Ni volonte ricevos florojn de instancoj, kun kiuj Renato kunlaboris, kaj kiuj volas omaĝi lin por la funebra ceremonio. Bonvolu sendigi bukedojn kaj florojn al: Levertons Funeral Directors, 1 Denmark Terrace, Fortis Green, London N2 9HG. Ili devos alveni antaŭ 9h30 en la 3a de marto. (Se vi kontaktos min, mi povos rekomendi kelkajn floristojn, kiuj kutimas kunlabori kun tiu funebra servo.)

Por unuopuloj, aliflanke, mi proponas, ke pli taŭga maniero omaĝi lin estus per donaco al la Fondaĵo Afriko de UEA. Bonvolu indiki «Memore al Renato», por ke la celo estu klara

La plej proksima stacio de la subtera fervojo estas East Finchley (Northern line, High Barnet branch). De tie eblas preni la aŭtobuson 263 rekte ekster la stacidomo en la direkto North Finchley (Barnet Hospital). La 4a haltejo nomiĝas Chandos Road, kaj tio troviĝas fronte al la tombejo ĉe la alia flanko de la strato. Eblas ankaŭ marŝi de East Finchley, proksimume 15-20 minutojn. Se vi informos nin antaŭe, ni povos aranĝi, ke iu prenu vin aŭtomobile de la stacidomo East Finchley.

Por homoj, kiuj planas vojaĝi al Londono, mi povos rekomendi kelkajn hotelojn, kiuj estas relative proksimaj al la tombejo.

Ni esperas renkonti vin en ĉi tiu malĝoja okazo.

image.png 1000 kB