🖥 Esperante Spertu Indonezion kun Ilia (Ilia Dewi)
17:00 - 17:45
Etc/UTC
Elekti horzonon
Kadre de la 12-a Irana Esperanto-Kongreso

Kunveno/Evento

Priskribo de la prezentaĵo: Ekde lasta jaro, mi ŝatus fokusiĝi pri Esperanto-turismo en Indonezio. La celoj ne nur montras la belojn de la lando al esperantistoj kiel normalaj turistoj sed ankaŭ spertigi valorojn de lokaj kulturaj, kutimoj kaj vivo utiligante nian lingvon, Esperanto. Indonezio estas tre diversa en multaj aspektoj kiu certe estas vizitinda. Sed ankoraŭ mi rimarkis ke malmulte scias pri la lando. Aliflanke, indonezianoj scias nenion pri Esperanto kvankam la lingvo jam aperis en 1902 kaj la movado estis tre vigla inter la jaro 1952-1964. Pro tio, mi opinias ke Esperanto-turismo ankaŭ povas doni bonan efikon al paca movado.
     
Pri la Prezentanto: Mi nomiĝas Ilia kaj agadas en Esperanto-movado en diversaj roloj. Mi ĉefe okupiĝas pri informado kaj instruado en Indonezia Esperanto-Asocio. Paroli pri Esperanto al ekstera publiko estas mia plej ŝatata hobio kaj preskaŭ ĉiam mi utiligas ŝancon rakonti pri nia verda lingvo. Mi esperantiĝis en 2010 kaj tiam komenciĝis Esperanta vivo de mi ĝis nun.

La 12-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-12) okazos laŭ la suba plano:
A) ĉeeste: la 22-an  de aprilo 2025 
B) ekskurso: la 23-an kaj 24-an de aprilo 2025
C) virtuale: la 17-an kaj 18-an de majo 2025.

Listo de programeroj:
https://www.espero.ir/eo/irek-12

Zoom-ligilo por IrEK-12 kaj MONA-14:
https://us02web.zoom.us/j/87975072218
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 879 7507 2218
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir/eo/irek-12
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureIrana Esperanto-Asocio