🖥 PRK | Printempa Reta Kursaro
Retaj Esperanto-kursoj kun spertaj instruistoj por ĉiuj niveloj (de A1 ĝis C1). Vi lernos esperante en intensaj kursoj por rapide progresi!

InternaciaKurso

2a Printempa Reta Kursaro.gif 1,26 MB










𝐍𝐞 𝐟𝐨𝐫𝐠𝐞𝐬𝐮 𝐚𝐥𝐢𝐠̂𝐢

𝐋𝐚 𝐏𝐫𝐢𝐧𝐭𝐞𝐦𝐩𝐚 𝐑𝐞𝐭𝐚 𝐊𝐮𝐫𝐬𝐚𝐫𝐨 𝐫𝐞𝐯𝐞𝐧𝐚𝐬!
Ĉu vi volas lerni Esperanton? Progresi lingve? Aŭ eble prepariĝi al la KER-ekzameno?
PRK proponas retajn Esperanto-kursojn de la 7a ĝis la 9a de majo. Ni proponas 5 kursojn (nivelojn de A1 ĝis C1) kiujn gvidas spertaj instruistoj per aktivaj metodoj. Vi lernos esperante en intensaj kursoj por rapide progresi!

𝐃𝐚𝐭𝐨𝐣 𝐤𝐚𝐣 𝐡𝐨𝐫𝐚𝐫𝐨
Printempa Reta Kursaro okazos de la 7a ĝis la 9a de Majo 2021 je tiu horaro (Centreŭropa Somera Horzono, UTC+2) :
09:00 >>> 12:00 (instruado, matena sesio)
16h30 >>> 18h30 (instruado, posttagmeza sesio)
20h30 >>> 22h30 (vespera programo)

𝐀𝐥𝐢𝐠̂𝐤𝐨𝐭𝐢𝐳𝐨
La plena aliĝkotizo estas 99€. Homoj ĝis 35-jaraj aŭ kun modesta enspezado rajtas rabatitan kotizon (69€). Vi ricevos informojn pri la pag-rimedoj baldaŭ post via aliĝpeto.
Ne eblas aliĝi nur al parto de la kursaro. La aliĝkotizo validas por ĉiuj tri tagoj kaj ne estas dividebla.
Por ebligi instruadon al ĉiuj, ni proponas limigitan nombron da lokoj je libera prezo. Kontaktu nin por scii pli.

𝐈𝐧𝐬𝐭𝐫𝐮𝐚𝐝𝐨
La instruista teamo konsistas el Przemysław Wierzbowski (Pollando), Szilva Szabolcs (Hungario), Christophe Chazarein, Marion Quenut (Francio) kaj Tim Morley (Britio).
La nombro de partoprenantoj estas limigita je po 12 personoj en ĉiu grupo.

𝐕𝐞𝐬𝐩𝐞𝐫𝐚 𝐩𝐫𝐨𝐠𝐫𝐚𝐦𝐨
Aldone al la kursoj dum la tago, vi ĝuos la vesperan programon, kun koncertetoj, prelegoj, ludoj.
Ĝi estos publika kaj malfermita ankaŭ al nepartoprenantoj de Printempa Reta Kursaro.

20h20 >>> 22h30 (vespera programo)
𝑽𝒆𝒏𝒅𝒓𝒆𝒅𝒐
𝑺𝒂𝒃𝒂𝒕𝒐
𝑫𝒊𝒎𝒂𝒏𝒄̂𝒐

Ligilo al la vespera programo: https://univ-tlse2.zoom.us/j/91225137080...
Identigilo: 912 2513 7080
Pasvorto: 843236

𝐎𝐫𝐠𝐚𝐧𝐢𝐳𝐚𝐧𝐭𝐨j
Printempan Retan Kursaron organizas la asocio Ins’eo.
Por kontakti nin, mesaĝu al kontakto@ins-eo.org por ĉiaj demandoj pri PRK (aliĝ-kotizo, teknika kaj pedagogia flankoj, programo, ktp.)

𝐒𝐨𝐜𝐢𝐚𝐣 𝐫𝐞𝐭𝐨𝐣
Facebook-evento 
𝐀𝐥𝐢𝐠̂𝐢𝐥𝐨
https://forms.gle/vZ5xMLWVyHr6pNKUA
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

kontakto(ĉe)ins-eo.org

Interesiĝintoj

Administranto