Muziktago
11:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Tago por kune fari muzikon

Kunveno/EventoAlia

Je la 1a de majo 2025, Esperanto 3000 organizas unikan eventon:

     ♪ Muziktagon

Ĉiuj muzikemuloj estas invititaj veni kun sia instrumento, aŭ sia voĉo, por kune fari muzikon. Ne gravas via nivelo, ni kunlernos, kunludos kaj kune amuziĝos.

Ni ludos kantojn en Esperanto, kun akompano de gitaro, ukulelo, kaj... la instrumento kiun VI !!! kunportos!  Depende de la nombro de partoprenantoj, ni povos eventuale dividi nin en pluraj grupoj, ĉar ni havos plurajn salonojn + ĝardeneton je dispono.  Spertaj muzikistoj kiel Johan Van Eenoo gvidos.

Temposkemo de la tago (proksimume):
10:30 - 11:00 Alveno kaj interkonatiĝo
11:00 - 13:00 Unua sesio
13:00 - 14:00 Lunĉo (mem kunportu!)
14:00 - 15:20 Dua sesio
15:30 - 17:00 Tria sesio

Aliĝo kaj informoj: Per simpla retmesaĝo al < leuven@esperanto.be > kun via nomo kaj la instrumento kiun vi ludas.

Prezo: 20 eŭroj por la luo de la salono, fotokopioj, kafo kaj teo

Adreso: Albert Stainierstraat 1, 3001 Leuven. Notu: la enirejo troviĝas flanke!