17-a Rata Rendevuo en Hessisch Oldendorf kaj Fischbeck
10:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ekskurso al Hessisch Oldendorf kun vizito de la Skulptura Parko, kuna manĝado en la restoracio "Ratsstuben" kaj al Fischbeck kun vizito de la Virina Kolegiato (Stift) kaj ties ĝardenoj

Loka

Invito al la

17-a “Rata Rendevuo” en Hessisch Oldendorf kaj Fischbeck

dimanĉon, la 27-an de septembro 2020

La „Ratkaptista Bando“ invitas vin al Hessich Oldendorf kaj Fischbeck.
Ni ŝatas pasigi kun multaj Esperanto-amikoj kaj gastoj belegan tagon.
Nia telefono por la aliĝo kaj demandoj: +49 162 7536396

La programo:

- ekde la 10-a: Ĉiĉeronado tra la Skulptura Parko Hessisch Oldendorf  kun la artistino Gisela Mewes, ĉe la Bessmann Mode Outlet, Münchhausenstraße 1 (Parklokoj tie troviĝas, la stacidomo situas kontraŭe) http://skulpturenpark-hessisch-oldendorf.de/ .  
- 12:00-14:00: Tagmanĝo en la restoracio Ratsstuben, Lange Straße 60, (piede 600 m, 7 Min.) http://www.ratsstuben-hessisch-oldendorf.de/ . Bonvolu antaŭmendi la manĝon en la aliĝilo!
- 14:30-16:30: Ĉiĉeronado tra la Virina Kolegiato (Stift) Fischbeck kaj ties ĝardenoj (Pro la pandemio en 2-3 grupoj kun maksimume 9 personoj). Parkejo ĉe la Pordega Domo (Torhaus), ĉe la kruciĝo Stiftstraße/Am Stift kontraŭe de Stiftstraße 3, (tie ankaŭ renkontiĝejo kaj komenco de la ĉiĉeronado), https://stift-fischbeck.de/  (veturado de la Skulptura Parko ĝis Fischbeck 6 km, ĉ. 8 min). 
- poste: fino en la kafejo Cafe am Stift, Stiftstraße 3, https://www.cafeamstift.de/

Kostojn por la ĉiĉeronadoj transprenas la Esperanto-grupo Hameleno. Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn (restoracio, kafejo) ĉiu mem pagas; 

Alveno: La stacidomo Hessisch Oldendorf troviĝas rekte kontraŭe de la Skulptura Parko Hessisch Oldendorf. Parkejoj troviĝas ĉe la Skulptura Parko kaj la Virina Kolegiato. Bonvolu mencii en la aliĝilo, se vi bezonas kunvetureblecon al Fischbeck kaj poste, je la fino de la renkontiĝo, al la stacidomo en Hessisch Oldendorf aŭ Hameln. 
Protektado kontraŭ la kronviruso: Vi devas atenti ĉiujn regulojn pri distanco kaj higieno kaj vi devas kunporti maskon por buŝo kaj nazo! Ni devas noti kontaktdatojn.

Aliĝo: nepre ĝis la 17-a de septembro (ĉar la 18-an de septembro ni definitive devas mendi la konkretan nombron da ĉiĉeronoj). Pro la limigoj ni ĉi-foje ankaŭ havas supran limon de maksimume 27 partoprenantoj (laŭ eniro de la aliĝilo). 
Aliĝilo al: hameln@esperanto.de , telefono: +49 162 7536396 , aŭ: Esperanto-Gruppe Hameln „La Ratkaptista Bando“, Schmiedeecke 2, 31840 Hessisch Oldendorf


Nomo:
Telefono:
Retpoŝtadreso:


Aliĝo: Mi partoprenas jenajn programerojn:
O Ĉiĉeronado tra la Skulptura Parko Hessisch Oldendorf  (10.00-12.00)
O Restoracio Ratsstuben (ekde ĉ. 12.00)
O Ĉiĉeronado tra la Virina Kolegiato (Stift) Fischbeck kaj ties ĝardenoj (14.30-16.30)
O Kafejo Café am Stift (ekde ĉ. 16.30)

Mi mendas jenan tagmanĝon el la menukarto por grupoj: (nr-o1-8 inkluzivas deserton)
O 1) Filetranĉaĵo laŭ „Zurika Maniero“, someraj legomoj, laŭdukinaj terpomoj    17,50 € 
O 2) „Ratsstuben-Eskalopo“, kun rostitaj lardaj strioj, fritita ovo, miksita salato, frititaj terpomoj     14,90 €
O 3) „Ĉasista Eskalopo“, ĉampinjonoj en krema saŭco, krokedoj, salatoj de la sezono     13,50 €
O 4) „Pusta Eskalopo“, kun dika paprika saŭco, miksita salato, terpomfingroj     13,50 € 
O 5) „Ratsstuben-Pato“, 3 porkaj medalionoj sur frititaj terpomoj, buntaj legomoj     15,50 € 
O 6) Eskalopo laŭ „Viena Maniero“, terpomfingroj, miksitaj legomoj     13,50 € 
O 7) „Argentina“ rumsteko 200 gr laŭ man. de la gastejo, stufitaj cepoj, ĉampinjonoj, frititaj terpomoj, salato     19,50 € 
O 8) Sandrofileo kun citrona butero aŭ herba butero, svingitaj terpomoj, salato     18,90 € 
O 9) Mediteranea terpom-legom-pato, kun bakitaj Feta-fromaĝo-kuboj     11,90 € 
O10) Bakita Feta-fromaĝo, kun ĉerizaj tomatoj, cepo kaj pano     8,50 € 
O11) Bendnudeloj en Gorgonzola saŭco, kun ĉerizaj tomatoj     8,50 € 
O12) Salattelero laŭ „Maniero de la gastejo“, kun a) O ŝinkaj strioj, b) O tinuso aŭ c) O fromaĝo     9,80 €

O Kiu ŝatas: aldone mi donacos sumon de  ............. eŭroj por kovri la kostojn kaj por tio mi deziras havi donac-kvitancon:  O Jes I O Ne       
Konto de la Esperanto-Gruppe Hameln ĉe la Sparkasse Hameln-Weserbergland   IBAN: DE87 2545 0110 0160 1186 18   BIC: NOLADE21SWB

O Mi konsentas, ke fotoj de la renkontiĝo, sur kiuj mi estas videbla, povos esti publikigitaj en la kluba gazeto, sur la retpaĝo de la Esperanto-grupo Hameleno kaj/aŭ sur la fejsbuka paĝo de la grupo.
O Ne, mi ne volas aperi tie. 

O Mi bezonas kunvetureblecon de Hessisch Oldendorf al la Virina Kolegiato Fischbeck. 
O Mi bezonas kunvetureblecon por la reveturado al la stacidomo O en Hess.Oldendorf / O en Hameln.
O Mi povas kunporti ..... personojn de Hessisch Oldendorf al Fischbeck 
O Mi povas kunporti je la fino ..... personojn al la stacidomo O en Hess.Oldendorf / O en Hameln 

Bonvenon!


Aldonaj informoj: 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉