La prelego okazos en De Pianofabriek kaj samtempe rete per Zoom
LokaKurso
"Bernard-Regis Larue prelegas pri
Kartografio (5) : « Portugala kaj Mediteranea kartografio en la 16a jarcento »
20220621-Prelego Kartografio 5- Portugala kaj Mediteranea kartografio en la 16a Jarcento.jpg184 kBLa portugaloj kaj la hispanoj estis la ĉefaj esploristoj en la 15a kaj 16a jarcento.
Ni do kompreneble ŝuldas al ili kelkajn tre belajn mapojn kaj atlasojn en la 16a jarcento, kun reprezento de la mondo pli kaj pli kompleta.
Tamen ili (la portugaloj ĉefe) malpermesis ke oni tro diskonigu tiujn novajn komercajn vojojn.
Tial la italoj, kaj ankaŭ la germanoj, ofte produktis tiajn atlasojn anstataŭ la esploristoj mem.
Mi montros al vi kelkajn ekzemplerojn de tiuj atlasoj, denove el mia kolekto.
================================================================= La ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe info@esperantobruselo.org La paroligajkunvenoj aŭ prelegoj okazas ĉiumarde (laŭ la lerneja kalendaro) je la 18a30,
en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo ĉe la 2a etaĝo.