🖥 Babilado Romo-Parizo kaj la ĝemelurbaro de Darmstadt
18:00 - 19:30 (MET)
Eŭropo/Romo
Elekti horzonon
La invito validas kaj por la apartenantoj al unu el la du grupoj, kaj por aliaj samideanoj emaj je babilado en amikeca rondo.

Kunveno/Evento

«Lingvo Internacia» estas la nomo, kiun LLZ donis unue al sia kreitaĵo. Poste, kiel konate, la
frutempa parolantaro prenis la plumnomon de Zamenhof kiel nomon de la lingvo, kaj do
eknomis ĝin «Esperanto». Sed ekde la komenco ĝi estas nekontesteble Lingvo Internacia.
Do, kion fari per lingvo internacia? Nu, memkompreneble ĝi utilas por internaciaj rilatoj: kiu
pli oportuna okazo por internacie rilati ol la Ĝemelurba Movado? Ĝemelaj urboj havas
kelkajn avantaĝojn kompare kun la neĝemelaj: la ubestr(ar)oj ja scias, pri kio temas la
ĝemeliĝo; la oficistaro favoras internaciajn rilatojn de memstaraj civitanoj (kiuj, do, ne
bezonas helpon de la Komunumo por internacie rilati); ĉefe en Eŭropo ĝemeliĝoj (ofte sed
ne ĉiam) okazas kiel reto inter urboj.
Ĉio tio estas tereno tre enhavoriĉa por esperantistoj: ni havas ja pluson je tiu nivelo, ĉar ni
povas uzi lingvon komunan: ĉirkaŭ ĝi konstruiĝis amikeca komunumo, per kiu ni tuj amikiĝas
facile kaj senpere, kaj vivtenas longjarajn rilatojn malgraŭ la malproksimeco.
Du el la plej potencaj eŭropaj Ĝemelurbaj E-rilatoj kunvenos rete por interŝanĝi spertojn,
amikecon, konojn. Temas pri la akso Romo-Parizo kaj la ĝemelurbaro de Darmstadt: vi ĉiuj
estas invitataj kunveni dimanĉon la 25-an de januaro 2026 je la 18h CET (UTC+1) per la ligilo
La invito validas kaj por la apartenantoj al unu el la du grupoj, kaj por aliaj samideanoj
emaj je babilado en amikeca rondo.
Ne forgesu: Esperanto estas nia komuna dua lingvo! Ne hezitu partopreni kaj ĵeti vin je
internacia babilado!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

debora.rossetti(ĉe)esperanto.it

Administranto
User profile pictureDebora Rossetti