🖥 Danka Leyk (PL) "Amo - kiel esprimi sentojn"
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Danka Leyk (PL) "Amo - kiel esprimi sentojn"

Loka

Amo de la vidpunkto de psikologio. Kion fari por ke amrilatoj daŭru ?
 
Oni diras, ke – malgraŭ ĉiuj sciencaj esploroj – amo restas la sekreto.
Oni ankaŭ diras, ke ne plu restas sekreto tio, kiamaniere ĝin eblas subteni, kaŭzi ke daŭru.
Ĉu veras?
Por ebligi al vi trovon de propra respondo je tiu demando, dum la prelego Danka konatigos vin kun trifaktora teorio de amo [Sternberg], priskribos fazojn de la amrilato kaj malkaŝos al vi kvin lingvojn de amo [Chapman] - potencan „ilon”, kiu helpas flegi niajn rilatojn kun aliaj homoj.

===================

Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be
Lange Beeldekensstraat 169

Interesiĝintoj

Administranto