🖥 Kiel vivigi, aŭ revivigi la federacion Eŭropo Demokratio Esperanto ?
17:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Libera babilado pri renovigo de agado de Eŭropo Demokratio Esperanto

Alia

La politika movado Eŭropo Demokratio Esperanto estas 20jara. Post du jardekoj, entuziasmo kolapsis. 
Tamen lingvaj problemoj en Eŭropa Unio daŭre ĝenas kunlaboradon de popoloj, kaj daŭre ni bezonas komunan lingvon.
Kiel renovigi agadon por pli demokrateca Eŭropa Unio ? Kiel konsciigi homojn pri utilo de Esperanto ?
Ni kune babilos dimanĉon la 11an de majo, je 17:00 per sistemo Jitsi : https://meet.jit.si/ede-eu
 (ankaŭ eblas partopreni telefone : vidu https://meet.jit.si/static/dialInInfo.html?room=ede-eu)



Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

e-d-e.org
kontakto(ĉe)e-d-e.org

Interesiĝintoj

Administranto