🖥 De ideo al agado: ek al konkretigo!
17:00 - 19:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Enprofundigo en la subvencieblojn de la nova programkadro Erasmus+ 2021-2027, kun specifa atento al organizaĵoj aktivaj en la plenkreska medio

Internacia

Post la pasinta enkonduka renkontiĝo en februaro, venis la tempo plukonkretigi ideojn per dua interaga sesio, perspektive de la kreo de strukturitaj projektoj. 
La 25-an de marto la nova programkadro Erasmus+ (2021-2027) estis oficiale lanĉita en Bruselo: en la publikigita gvidlibro disponeblas ĉiuj informoj pri la nova sepjara programo kaj la limdatoj rilataj al 2021. 
La nuntempe disponeblaj informoj ebligas la pludifinon de bezonoj, ideoj, deziroj de la diversaj 
organizaĵoj, tiel ke ili povu pli kaj pli enkadriĝi en projektan formon, cele al subteno de diversskalaj agadoj.

 
photo-1588591795084-1770cb3be374.jfif 51,9 kB












La aranĝo celas prezenti skizan trarigardon pri la plej interesaj subvenciebloj por plenkreskaj organizaĵoj kaj pluidentigi kaj plukonkretigi ideojn, cele al starigo de projektoj kadre de la nova Erasmus+.

Tre bonvenas la partopreno de reprezentantoj de diversskalaj organizaĵoj aktivaj en Eŭropo, unuavice de Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA.

La partoprenintoj en la enkonduka renkontiĝo okazinta la 20-an de februaro ricevos inviton kun aliĝinformoj.

Aliaj interesitoj kiuj ne ĉeestis la antaŭan renkontiĝon bv. plenigi plej malfrue ĝis la 8-a de aprilo la jenan formularon: http://bit.ly/projektoj

Bv. kunporti viajn ideojn kaj vian agademon!

(bildo libere uzebla, el la retejo Unsplash)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

info(ĉe)kosmo.eu.com

Interesiĝintoj

Administranto