Tema diskutado kaj Ateliero – 184: Koloro kiel lingvo de emocia stato.
Kunveno/Evento
image.png522 kB
Hodiaŭ ni parolos pri koloro.
Pri tio, ĉu koloroj ekzistas en la naturo, aŭ ĉu ili estas nur interpreto fare de nia cerbo de ondoj de diversaj ondolongoj, kiuj ekzistas en la naturo.
Ni esploros, kiel diversaj koloroj influas nian emocian staton kaj kial la kolora bildo de la mondo diferencas ĉe diversaj specioj de bestoj.
Ni ankaŭ ekscios, ĉu vere plena kolora gamo plibonigas la humoron, kaj kontrolos tiun fakton per propra sperto, kunmetante plurkoloran kubon kune kun matematikistino kaj origamiistino el Ukrainio, Vera Usova.