🖥 1-a VERSo: Virtuala Esperanto-instruista Renkontiĝo de Sudameriko
13:00 - 18:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Esperanto-instruado: antaŭ kaj post la pandemio

Internacia

Virtuala
Esperanto-instruista
Renkontiĝo de
Sudameriko

Kiam? La 28-an de Aŭgusto, de la 16-a ĝis la 21-a horo UTC (13-a ĝis la 18-a horo laŭ Brazilja Horo)
 
Se vi instruis, instruas, aŭ pensas iam instrui Esperanton, vi nepre partoprenu la unuan VERSon! ( kiu ne estos la lasta; espereble ni faros multajn VERSojn formante belan poezion!)

Kial Virtuala? kaj kial Sudamerika?

Ĉar ni estas en nova epoko de la renkontiĝoj, esperantistoj el AERĴ (Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro), kiuj ĉiujare organizis ĉeestan renkontiĝon pri instruado, iniciatis virtualan renkontiĝon pro la pandemio, kaj invitis la reprezentantojn de ILEI kaj de aliaj sudamerikaj landoj.

Kiel ĝi okazos?

La evento okazos per Zoom kaj ankaŭ estos vivelsendata al la jutuba kanalo de ILEI en Brazilo. Por ricevi ĝisdatajn informojn kaj la ligilon al la Zoom-ĉambro, plenigu la aliĝilon.

PROGRAMO:
(Horoj laŭ UTC-3)

13:00 – Malfermo (15 min)
13:15 – Prelego 1 (45 min): Programo Mia Amiko (PMA), de Adonis Saliba, Brazilo - Daniel Cotarelo (Argentino)
14:00 – Prelego 2 (45 min): La Friis Metodo por retaj E-kursoj: Raporto pri eksperimento - Cícero Gabriel Soares kaj Izabel Andrade (Brazilo)
14:45 –Muzika paŭzo (10 min): Grupo Nova Erao
14:55 – Prelego 3 (45 min): Spertoj pri universitata e-instruado en Venezuelo antaŭ kaj dum la pandemio - Jesús R. Cedeño (Venezuelo)
15:40 – Prelego 4 (45 min): Esperanto-kurso por Hispanparolantoj de Kolombia Esperanto-ligo (KEL) kaj la sperto pri instruado dum pandemio" - Jezer Dorante (Venezuelo)
16:25 –Muzika paŭzo (10 min): Manno Montanna
16:35 –Debato (75 min): Esperanto-instruado - antaŭ kaj post la pandemio - Gvidanto: Aristophio Alves Filho (Brazilo), Debatantoj: Ahmad Reza (Irano), Anna Lowenstein (Britio), Daniel Cotarelo (Argentino), Fernando Pita (Brazilo), Katalin Kováts (Hungario/Nederlando) kaj Renato Corsetti (Italio/Britio)
17:50 – Fermo (10 min)
Dosieroj