NATURist’ por nova mondo: Naturista festivalo en Esperanta kastelo
La ligiloj inter naturismo kaj Esperanto pli kaj pli intensiĝas! Dum la somero 2021, FESTInatur organizas sian festivalon "NATURist’ por nova mondo"

Loka

Kaŭze de la nuna sana krizo, la FFN decidis prokrasti sian festivalon al 2022. Tamen, alia organizo FestiNATUR kreiĝis por organizi festivalon la 3an kaj 4an de Julio 2021 en ĉefa esperanta loko, la kastelo Greziljono. La asocio FestiNATUR agnozkas tri ĉefajn valorojn: socia ekologio, naturismo kaj Esperanto.

La evento okazos la 3an kaj la 4an de Julio 2021 en la kastelo Greziljono, la kulturdomo de Esperanto en centra Francio.

INOE ne estas parto de la organizantoj de FestiNATUR festivalo kaj konsideras ke daŭre estas risko de nuliĝo de la tuta projekto pro sanaj reguloj decidotaj de la registaro. Ĉar FestiNATUR unuiĝas naturismon kaj Esperanton, kiam ni havos sufiĉan certecon pri la okazado de la festivalo, ni kompreneble decidos partopreni kaj havi budon por prezenti nian asocion.

Pli da informoj ĉe https://www.esperanto-naturismo.org/post/2021-07-03-04-naturist-por-nova-mondo-naturista-festivalo-en-esperanta-kastelo 

Tuj post tiu evento okazos samloke la Verda Naturisma Semajno en Greziljono.