Ĉu vi iam pensis pri rakonti la mondon per vortoj?
Se vin interesas ĵurnalismo aŭ laboro en gazetara oficejo, ni havas ŝancon por vi! De la 19-a ĝis la 21-a de novembro 2025, en Pizo, okazos seminario dediĉita al tiuj, kiuj volas malkovri la sekretojn de la profesio.
La seminario estos gvidata de du profesiaj ĵurnalistoj:
Marco Gasperetti, konata plumnomo de Corriere della Sera kaj profesoro pri ĵurnalismo ĉe la Universitato de Pizo, kaj Massimo Ripani, redaktoro de la internacia esperantista revuo Monato, respondecredaktoro de L’esperanto (organo de la FEI), kaj kunordiganto de la Gazetara Oficejo de la Itala Esperantista Federacio.
La seminario celas junulojn kiuj volas akiri kapablojn en ĵurnalismo kaj komunikado, kun tre praktika orientiĝo: artikolverkado, intervjuotekniko, redakto de komunikaĵoj, kaj uzo de sociaj retoj.
La celo? Por ni, formi etan gazetaran teamon por nia asocio; por vi, ekkoni pli profunde la profesion kaj provi vin mem. Se vi ŝatas verki kaj volas sin testi, ne perdu tiun ĉi okazon!
La evento estas malferma ankaŭ al membroj de aliaj asocioj kun similaj bezonoj.
La partopreno de esperantistoj estas faciligita danke al subtenoj de la Grupo Esperantista Pisano, organizanto de la aranĝo, kaj de la Federazione Esperantista Italiana (FEI APS):
-
Aliĝo estas senpaga por membroj de FEI APS (laŭ la oficialaj listoj de la ĝenerala asembleo la 18-an de aprilo 2025).
- La FEI APS ankaŭ lanĉis konkurson por kovri la kostojn de la seminario por unu juna membro 2025.
La seminario estos sekvata, de la 21-a ĝis la 23-a de novembro, en la sama loko, de la tradicia Zamenhofa Aranĝo Toskana (ZAT), organizita de la grupoj de Pizo kaj Lukko.
Ĉu vi interesiĝas? Skribu al ni por ekscii pli:
📩 feisegreteria@esperanto.it
Aliĝkotizo, kiu inkluzivas la tutan kurson: 200 €.
Loĝado kaj manĝoj povas esti liverataj, kiel kutime por ZAT, kontraŭ tre favora prezo, baldaŭ konfirmota ĉi te.