EONS Kafejo ☆ ĉiuj niveloj
14:00 - 16:00
Ameriko/Halifax
Elekti horzonon
Aliĝu al ni por neformala socia renkontiĝo en Halifakso

Kunveno/Evento

Aliĝu al ni je la 14a horo, la tria dimanĉo ĉiumonate, por neformala babilado en Esperanto.

Ni renkontiĝas ĉe la Armview Restaurant & Lounge, 7156 Chebucto Road (proksime de la Armdale Rotary). Jen mapo. Ne estas devigo aĉeti ion ajn, sed se vi volas, vi povas trinki aŭ manĝi, jen la menuo. Ne estas multekosta. 

Homoj de ajna Esperanto-kapablo (aŭ nur scivolemo pri la lingvo) estas bonvenaj. Ekpraktiku viajn Duolingo-lecionojn!

Ni havas EO-flagon sur la tablo. Inter alie, ni diskutos la Dulandan Kongreson de Esperanto, okazonte la julio 11-14 en Toronto, post NASK

Esperanto Nov-Skotio (EONS) estas malferma al iu ajn, kiu interesiĝas pri la Esperanto-movado, aŭ pri la interfaccia lingvo Esperanto. Ni bonvenigas parolantojn de ĉiuj kapabloj, inkluzive komencantojn. Ni kutime renkontiĝas samtempe kaj samloke la trian dimanĉon ĉiumonate, kaj semajne ni renkontiĝas virtuale je la 11a horo dimanĉe per Zoom.

Niaj eventoj ĉe Meetup: https://www.meetup.com/Esperanto-Halifax

Trovu pli da EONS-eventojn ĉe:
https://eventaservo.org/o/EO_Nov-Skotio

Vizitu la kanadan Libraron Ludovikan por EO-libroj:
http://www.biblioteko.ca
Informoj

www.meetup.com/Esperanto-Halifax
ahblair(ĉe)yahoo.com
7156 Chebucto Road, Halifax NS

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureAndy Blair

Administranto