🖥 VEK Veterana Esperantista Klubo
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Monata Kunveno, Babilado de Veteranoj de Esperanto

Kunveno/Evento

La 16a monata kunveno de VEK, la Veterana Esperantista Klubo, okazos lundon, la 3an de februaro, je la 15:00 UTC (Parizo-horo: 16:00).  Ĝi daŭros 60 minutojn.  Retligon, sube.

Temoj laŭ la elekto de la partoprenantoj. 

***

Ahmad de ILEI proponis uzi la Zoom-konton de IrEA, per kiu okazas ankaŭ kunsidoj de Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj unuan lundon de ĉiu monato.

Ankaŭ la kunvenoj de VEK estos ĉiumonataj, en la unua lundo de la monato, je la 15:00 laŭ UTC (Vi povas ĉiam ekscii la UTC-horon en la Esperanta retejo: https://time.is/eo/UTC).  Kunvenoj registriĝas.

Jen la ĉiama Zoom-ligilo por partopreni en la kunsidoj de la VEK-anoj:

https://us02web.zoom.us/j/81515004796 
Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 815 1500 4796
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.

Ĉu por paroli, ĉu por aŭskulti, bonvenon al ĉiuj.

Dennis Keefe.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto