Lovena Studotago
Instruado pri gramatikaĵoj, paroligaj rondoj kaj Pecha Kucha!

Loka

Ni alternos instruadon pri gramatikaĵoj kun paroligaj rondoj (laŭ la modelo de konversacia maratono) kaj sesioj de Peĉakuĉo (mallongaj prezentoj fare de ĉiu: 20 bildoj kaj po 20 sekundoj). Ĉar ni volas ke ĉiu sentu sin libera paroli, instruistoj kaj akompanantoj ne lingve korektos la partoprenantojn dum la tago, sed diskrete notos eventualajn erarojn. Je la fino de la tago Yves prelegos pri oftaj eraroj kaj anonime atentigos pri plibonigebloj kiujn li kaj aliaj rimarkis. Tiel ni ĉiuj kune lernos kaj progresos.

CF12AAA8-88C0-4942-A8E2-52D662ECA06A.jpeg 64 kB












La kompleta programo troviĝas en la retejo de Esperanto 3000.

Instruos Kristin Tytgat, Lode Van de Velde kaj Yves Nevelsteen. Ni pripensis, ke ni povos instrui al du grupoj samtempe: progresantoj (nivelo B1) kaj progresintoj (nivelo C1). Sed ni vidos tion surbaze de la aliĝintoj; ni ja konas nian publikon kaj maksimume adaptiĝos.

Ni manĝos tagmeze surloke; estas salono kie maksimume 20 personoj rajtas manĝi. Se estus pli da partoprenantoj - aŭ se homoj tion preferas - Lode pretas ekstere manĝi kun grupeto.

Ni planas etan libroservon, sed forte rekomendas, ke vi mendu verkon anticipe. Tio ege helpus nin.

Kotizo kaj aliĝilo

Ni petas kontribuon de 25 eŭroj por la tago.
  • Aliĝilo
  • Listo de aliĝintoj (baldaŭ)

Organizantoj

Lode Van de Velde kaj Yves Nevelsteen, nome de Esperanto 3000.
Informoj

www.esperanto3000.be/programo/lov...
yves.nevelsteen(ĉe)gmail.com
De Romaanse Poort, Brusselsestraat 63 3000 Leuven

Interesiĝantoj

5

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.


Lode Van de Velde


Andries Hovinga


Eliane Pironnet

kaj pli...

Administranto