Bildo 1. Nia Universo. Ni lernos pri vortoj de nia sunsistemo, galaksio. Metodo: Kvizo-Metodo.
Kunveno/Evento
Por progresantoj. Lernantoj en la B-nivelo ĉefe. Vi ne bezonas vidi la bildon antaŭe. Vi ne bezonas antaŭprepari. Eventuale vi povas uzi la Praktikan Bildvortaro troveblan ĉe https://libro.ee/ aŭ, se vi volas vidi la bildon por nia leciono hodiaŭ, mi metis ĝin sube.
Kvizo-Metodo: Kio estas tio? Tutsimple estas serio da demandoj pri la vortoj de la bildoj, kaj listo de kvar alternativaj respondoj. La kursgvidanto, aŭ iu lernanto, legas la demandon, kune kun la kvar respondoj, kaj poste petas al unu lernanto elekti la ĝustan respondon. Se la lernanto ne scias, li tutsimple divenas ĝis kiam li trafas la bonan alternativon. La tuto disvolviĝas senstreĉe en etoso de ĝuado kaj amikeco.