La Malkrokodila Ekskurso
10:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Stokholmo
Elekti horzonon
Naturoĝuado, sen krokodiloj!

Kunveno/Evento

Kune kun Manuela el Hispanio, ni faros ekskurson al ROSENHILL je la 11a de majo, dimanĉe. Rosenhill estas eksbiendomo iom ekster Stokholmo (en Ekerö), kiu nun servas kiel, inter aliaj, restoracio kaj pomsukfarejo, proksime al biena naturo.

Ni renkontiĝos ĉe la metrostacio Brommaplan (verda linio) je 10:00. La buso iros je 10:22, kaj atingos la bushaltejon je 11:02 (post unu busŝanĝiĝo). De la haltejo estas bezonata ĉirkaŭ 15 minutoj por marŝe atingi al Rosenhill.

Estas ankaŭ vojo por aŭtoj, se vi volas iri alimaniere.

Tie, ni konversacios, kafumos, manĝos kaj ĝuos la naturon, laŭ propra volo, emo kaj forto. Komencantoj estas bonvenaj, sed laŭ kapablo parolu Esperanton/malkrokodilu!

Busoj pasas ne ofte, sed regule. Oni hejmiĝas kiam oni volas.

Partopreno kostas neniom (krom vojaĝelspezoj kaj personaj elspezoj en Rosenhill, ekz. manĝaĵo, kafo k.t.p.).

Sciigu pri via partopreno al Johannes "Johano" Genberg: johannesgenberg [al] miavivo [punkto] net, eĉ lastaminute.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

johannesgenberg(ĉe)miavivo.net
Nyckelbyvägen 22, 178 90 Ekerö

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureJohannes Genberg