🖥 Zamenhof-festo de BAVELO
15:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Zamenhof-festo de BAVELO 11.12.2022, 15:00-17:00

Loka

Karaj BAVELANOJ kaj amikoj de proksime kaj fore,

pro la lastjara virtuala Zamenhoffesto ni ricevis multajn laŭdojn. Tial ni pensas, ke estus bona ideo, ĉi-jare denove inviti vin al tut-BAVELA Zamenhoffesto, denove virtuala. Kaj denove GEA pretas gastigi nin en sia Zoom-ĉambro.

Do bonvolu jam noti al vi tagon (sabaton, la 11-an de decembro), horon (de la 15a ĝis la 17a) kaj retejon (Zoom-ĉambro de GEA: <https://zoom.us/j/93366096106> aŭ entajpu N-ro de la renkontiĝo: 933 6609 6106, enira vorto: 1887).

Se vi volas partopreni per via telefono, bv. kontakti min <zamenhoffesto22 @ posteo.de>.

La programo ankoraŭ ne estas tute fiksita. Momente ni havas diversajn mallongajn kontribuojn: pripensindajn tekstojn, muzikon/kantojn, ludemaĵojn ... kaj ankoraŭ estos loko por via kontribuo kaj ideo (ankaŭ pro tio kontaktu min ĉe la sama adreso).

Nome de la BAVELO-estraro mi denove tutkore invitas vin al nia komuna Zamenhof-festo.

Do, kunvenu kun ni por festi,

amike

Ursula

(por la BAVELO-estraro)

PS: Por povi pli bone prepari ĉion, ni estas tre dankemaj al vi, se vi anoncas vian partoprenon al <zamenhoffesto22 @ posteo.de>. DANKON !!!


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

zamenhoffesto22(ĉe)posteo.de

Interesiĝintoj

Administranto