🖥 La 10-a Irana Esperanto Kongreso (IrEK-10)
Ĉefa temo: la Post-Esperanta Mondo

InternaciaLoka

Ni ŝatus informi tiujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto en Irano, ke la 10-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-10) okazos de la 27a ĝis la 30a de aprilo 2023 ĉeeste kaj virtuale.
En la kongreso partoprenos iranaj kaj neiranaj esperantistoj, i.a. instruistoj kaj aktivuloj de la lingvo Esperanto, por plifortigi kaj divastigi la Movadon.

La unuaj du tagoj de la Kongreso okazos ĉeeste en la komplekso de sano, sporto kaj hidroterapio nomata “La Revo de l’ Vivo” situanta en la urbo Babolsar, norde de Irano, kaj la finaj du tagoj de la kongreso okazos virtuale en Zoom.


La ĉefa temo de la 10-a Irana Esperanto-Kongreso “Post-Esperanta  Mondo” estis elektita por diskuti la mondan perspektivon post la plena akcepto de Esperanto kiel la internacia lingvo en la tuta mondo kaj la ŝanĝoj sekve de tio.

Same kiel la antaŭaj IrEK-oj, ankaŭ ĉi-jare serio da diversaj kulturaj kaj artaj programeroj estos prezentitaj al la partoprenantoj kune kun edukaj labor-renkontiĝoj kaj sciencaj kunsidoj kun prelegoj de esperantistaj fakuloj el la tuta mondo.

Por ekscii pli kaj por aliĝi, vizitu la retpaĝon www.espero.ir/eo/irek-10
Legu pri Babolsar en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Babolsar