🖥 21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Festu la naskiĝtagon de LLZ en lia urbo!

InternaciaLoka

Partoprenu en la 21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, tradicia renkontiĝo de esperantistoj en la nastkiĝurbo de LLZ! Ĝi okazos en la tagoj 11–13 de decembro, ĉi-foje en reta formo per Zoom.

En la programo interalie: koncertoj de Tim Gallego kaj Kajto, virtuala ekskurso en la regiono, historio de Bjalistoko kaj Esperanto, prezentaĵoj pri loka aktiveco de polaj esperantistoj, Esperantisto de la Jaro 2020 kaj multe pli. La partopreno estas senpaga kaj ne necesas plenigi aliĝilon. La programon kaj ĉiujn detalojn vi trovos ĉe nia paĝo.

21-BDZ-2020.jpg 1,17 {0}
Dosieroj