La Ĝenerala Asembleo okazos sabate la 25-an de aprilo. Ni estos en Arenenberg, en la komunumo de Salenstein en Turgovio, ĉe la suba lago (Untersee). Tie ni vizitos belegan kastelon, kie vivis en sia junaĝo Napoleono la tria. Tranoktado en Arenenberg. Dimanĉe ni vizitos la insulon Mainau, kiu situas en konstanca lago en Germanio (Bodensee). Ĝi estas konata pro belaj floroj, kiuj certe en aprilo ekaperos grandkvante.
SABATA PROGRAMO DETALA:
11:00 Laŭstatuta ĝenerala kunveno de SES
13:00 Tagmanĝo
15:00 Ĉiĉeronado tra la kastelo
Germanaj esperantistoj akompanos nin dum la sabato (ili paralele kunvenos je la 11-a horo) kaj eble ankaŭ dum la dimanĉo. Do la evento estos internacia.
https://napoleonmuseum.tg.ch/fr/napoleonmuseum-arenenberg.html/7107
Ĉi sube la unua linio (4 fotoj) montras Arenenberg. La dua linio (3 fotoj) montras Mainau.