Turisma Tago de Esperanto Normandio
Bela tago en perspektivo!

Loka

Post Le Havre, Caen, Granville, Carentan, Flers, Falaise, Evreux, Normanda Esperanto-Asocio organizas sian turisman tagon la 15-an de oktobro 2022 en Dives-sur-Mer.

La tago komenciĝos en la kastelo de la Libertempa Centro "les Tilleuls" kie la historiisto Pierre Coftier faros konferencon pri Dives la laborista. Li poste kondukos nin sur la spurojn de la industria pasinteco. Post komuna manĝo, ni vizitos la konstruaĵon de stilo Art Brut (kruda arto) "la blua domo". Poste ĉiuj povos viziti Dives laŭplaĉe, ĝian havenon, la artvilaĝon Guillaume Le Conquérant, la halojn, la preĝejon kaj/aŭ transiri la ponteton por atingi la maron kaj Cabourg.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.calameo.com/books/006959483e5...
michele.langeois(ĉe)wanadoo.fr

Interesiĝintoj

Administranto