🖥 Gastronomia Rondo
Alvoko al amatoroj de kuirarto

Internacia

Okaze de la 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI ni invitas vin “gustumi” virtuale tradiciajn manĝaĵojn de diversaj popoloj kaj naciecoj. Amatoroj de kuirarto povas prezenti siajn talentojn en iu ajn formato: prelego, videofilmo, on-line kurso, metiejo, gastronomia kvizo, manĝ-ludo kaj tiel plu – laŭ viaj preferoj kaj plaĉoj.

Temo de la prezentoj: kuirado de iu manĝaĝo, popolaj kuirartoj, manĝaj: tradicioj, surprizoj, interesaĵoj, amuzaĵoj ktp.  Ekzemple filmu iun tipe tradician manĝon ĉe vi kun familianoj aŭ geamikoj kaj sendu ĝin al ILEI.

Maksimuma daŭro : 3 – 5 minutoj. Nepre komencu dirante vian nomon, urbon kaj landon. Montru kaj nomu la manĝaĵon en via lingvo kaj en Eo, la manĝmanieron, komentu la manĝaĵojn, originon de ili, kuirmanieron… en kiu okazo oni manĝas tion. Ni havos dum VEKI sesion, kie tiuj filmetoj sekvos unu la alian.

Do, karaj VEKI-anoj, “ŝaltu” vian fantazion kaj bonvenon al nia virtuala ILEI-restoracio!

Viaj aliĝoj bonvolu sendi al la adreso  ilei.sekretario@gmail.com  ĝis la 15-a de junio. Viaj kontribuoj devos atingi la Ligon antaŭ la fino de junio.

Anticipan kaj grandan dankon al ĉiuj kontribuontoj!

La kunordiganto de la sesio Gastronomia Rondo: Elena Nadikova.

Gastronomie.jpg 95,3 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.ilei.info/
ilei.sekretario(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto