Kafo, kuko kaj... Esperanto, eksterhejme!
11:00 - 13:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Surloka renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo

Loka

***PROKRASTITA***

Pro la planita fervojista striko, kiu okazos la 1-an de oktobro, la renkontiĝo estas prokrastita.
Ĝi nun okazos la 22-an de oktobro. Bv. vidi la event-anoncon en eventa servo.

***PROKRASTITA***

Jen aldona renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading, Oksfordo kaj Tamiza Valo.
Por festi la aldonan renkontiĝon, ĉi-foje ni okazigos ĝin eksterhejme, en la ĉefurbo, Londono!

Ni bonvenigas ĉiajn parolantojn de Esperanto, de la komencantoj ĝis la spertuloj. Se vi neniam babiladis en la lingvo, venu kaj ekparolu! Ni ĉiuj estas tie por uzi la lingvon kune.

La kunveno komenciĝos je la 11:00 matene en kafejo apud Paddington. Tio ebligos la facilan alvenon de niaj kutimaj lokaj grupanoj, sed ankaŭ de aliaj homoj loĝantaj ekster Londono kaj, kompreneble, de la londonaj Esperantistoj. La precizan lokon elektigos la kvanto da partoprenantoj, sed ni pli malpli jam scias en kiu kafejo ni verŝajne renkontiĝos.
Vi ekscios la ejon post ol vi aliĝos al la kunveno.

NB: Bv. sciigi nin pri via intenco ĉeesti. Tial ni scios kiom da homoj ni atendas kaj povos pli bone elekti kie sidi en la renkontiĝejo.

Venu por uzi vian Esperanton kun aliaj parolantoj en amika etoso.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj