Esperanto-kurso, prepare al la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto
17:00 - 20:00
Afriko/Dakaro
Elekti horzonon
Intensiga kurso por baki 20 solidajn novajn esperantistojn

Kurso

Sub la aŭspicio de la kampanjo Hans Bakker, tiu ĉi kurso disvolviĝos en Dakaro, la ĉefurbo de Senegalo, sub la gvido de stipendiota instruanto, de septembro ĝis decembro 2022 inter la 17-a kaj la 20-a horo ĉiun tagon de lundo ĝis vendredo. Entute temos pri 45-hora ĉeesta instruado al kvar kvinpersonaj lernogrupoj. Do laŭcele 20 homoj devos lerni Esperanton pere de la programo.
 
Kunlaborantoj: UEA, ILEI kaj la Afrika Komisiono de UEA
 
Donacoj por agado en Afriko bonvenas ĉe la fondaĵoj Afriko de UEA.
 
Instruemuloj interesataj pri kvarmonata instruado en Senegalo bonvole sendu sian kandidatiĝon al senegalo22@groups.io
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www. esperanto-afriko.org
senegalo22(ĉe)groups.io

Interesiĝintoj

Administranto