- 14:20 Ni foriras de la stacidomo Gontrode (la trajno el Gento alvenas en tiu momento). Personoj, kiuj volas (kun)vojaĝi per aŭto ekde la klubejo en Gentbrugge, kontaktu Hans aŭ Katja anticipe.
Post ĉirkaŭ unu horo da promenado tra la bela arbaro 'Aelmoeseneiebos', nin (verŝajne) bonvenigas Hugo en lia kampara domo, kie li regalas nin per kafo.
Poste ni daŭrigas la promenadon tra bela pejzaĝo, inkluzive de vitejo kaj iama flughaveno, de kie zepelinoj ekflugis dum la Dua Mondmilito.
- 17:30 Ni verŝajne alvenos reen al la stacidomo Gontrode ĉirkaŭ ĉi tiu tempo, de kie trajno al Gento foriros iom pli poste.
[[ankaŭ tre taŭga por homoj, kiuj (ankoraŭ) ne scias Esperanton]]