Postkongreso de IFEF
Okazos tuj post la jarkongreso de internacia fervojista esperanto federacio en Beroun

Internacia

   
logo 73-kongresu IFEF 2022_výřez.jpg 103 {0}








                     

                                                     
20190227_151705.jpg 321 {0}
 
                                                          
                                                               



                                                                                                               Pardubice
estas agrabla urbo en ebenaĵo, ĉe rivero Labe (Elbo), kiu post granda prospero en 15 jarcento malprogresis post tridekjara milito (1618-1648) kaj stagnis 200 jarojn ĝis la tempo, kiam atingis ĝin konstruado de fervojo (1845).
Kun la fervojo venis ĝenerala ne nur industria progresa evoluo, kiu daŭras  ĝis nun. Sed Pardubice ne estas nur industria urbo kaj trafika nodo. En ĝia centro oni konservis unika historia komplekso, kiu konsistas el malnova urbo kaj kastelo, kiuj estis konstruitaj ĉefe en du  epokoj de la gotika kaj renesanca. Proksime kompletktigas fortifikado  de la urbo burgo Kunětická hora, kiu staras sur ununura, el malproksimo videbla monto. 
Nuntempa urbo estas ankaŭ sidejo de samnoma regiono kaj sidejo de universitato, samtempe havas tre bonan fervojan kunligon. Ĝi estas ankaŭ atigebla per aŭtoŝoseo kaj aviadilo. Pardubice ĝis nun ne konas amasan turismon kaj estas nature agrabla kaj viva urbo. Atendas vin multe da gastejoj, kafejoj ktp. 
Dum postkongreso la urbo servos nin kiel loko, el kiu ni faros ekskursojn.
Ekskursoj al:
    Litomyšl (UNESCO)
    Esperanta muzeo en Svitavy
    Hradec Králové muzeo de telekomunika kaj sekuriga  tekniko
    Běleč
    Krňovice
    Třebechovice muzeo de betlehemoj / krip-figuraroj


20190227_154426.jpg 329 {0}

20190227_154928.jpg 307 {0}

20190227_154912.jpg 360 {0}
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

kongreso.wz.cz/postkongreso/
kongreso(ĉe)atlas.cz

Interesiĝintoj

Administranto