🖥 Klerige: Thomas Bormann pri rifuĝintoj en Grekio
16:00 - 17:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Atesto de ĵurnalisto kaj raportisto pri Grekio por la Germana Radio-reto ARD pri la nuntempa migradkrizo en Grekio, kun aparta atento pri la situacio ĉe la insulo Lesbos.

Internacia

Tiu ĉi rendevuo kadre de la serio "Klerige", sub la kunordigo de Claude Nourmont, komisiito de UEA pri Kulturo, fokusiĝos pri la urĝe solvenda nuntempa migradkrizo en Grekio, priraportota el ĵurnalista vidpunkto.

Daŭre miloj da rifuĝintoj restas senhejmaj sur la greka insulo Lesbos, ĉar pasintan semajnon forbrulis la rifuĝintejo „Moria“ sur tiu insulo. Ĝi estis la plej granda rifuĝintejo en Europo. Ĉirkaŭ 13.000 homoj, ĉefe el Afganio, vivis en tiu rifuĝintejo – en tre malbonaj kondiĉoj. Nun tiuj homoj vivas surstrate, ĝis provizora, nova rifuĝintejo estos finkonstruita sur la insulo Lesbos.
 
La fifama rifuĝintejo Moria estis parto de la Eŭropa sistemo por kontroli enmigradon: ĉiuj rifuĝintoj, kiuj venis per etaj boatoj de la turka marbordo al la proksime situanta greka insulo Lesbos, estis senditaj en tiun rifuĝejon. Ili ne rajtas forlasi la insulon, ĝis estas decidite, ĉu ili ricevas azilon en Eŭropo aŭ ne. Moria havis lokon por 2.800 personoj. Komence de tiu ĉi jaro pli ol 20.000 homoj devis vivi en la rifuĝintejo, t.e. sep foje ĝia kapacito. En la pasintaj monatoj multaj rifuĝintoj povis forlasi la rifuĝintejon Moria, sed daŭre 13.000 personoj vivis tie dum la incendio. Neniu mortis pro la fajro, estis kelkaj vunditoj.
 
Pro la vivkondiĉoj en Moria Eŭropa Unio devas honti. Nun la registaroj de la EU-Ŝtatoj diskutas kiel nov-organizi la rifuĝintejon sur la insulo Lesbos kaj la membroŝtatoj de Eŭropa Unio disputas kiel dividi la rifuĝintojn. Grekio plendas, ke apenaŭ iu alia EU-Ŝtato pretas transpreni rifuĝintojn de Grekio. La rifuĝintoj alvenas en Eŭropon unue al Grekio, ĉar ĝi situas ĉe la limo de Eŭropa Unio.
 
Eŭropa Unio krome diskutas, kiel trakti la problemon de internacia migrado. Rapida solvo estas malverŝajna. Tial provizore miloj da rifuĝintoj devos resti sur la Grekaj insuloj.       

Post la prezento, Thomas respondos al demandoj de la spektantaro.

Thomas Bormann, ĵurnalisto kaj korespondanto pri Grekio por la Germana Radio-reto ARD, loĝas en la greka ĉefurbo Ateno. Pasintan semajnon li estis sur la insulo Lesbos por raporti en radio kaj televido pri la incendio en Moria kaj pri la sekvoj por la rifuĝintoj.

Jen la ligilo al la Zoom-ĉambro:
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Sekvu ankaŭ la jutubkanalon de UEA, UEAviva, por spekti la aranĝon realtempe! - https://youtube.com/UEAviva  
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

eventaservo.org/e/mondafest2020
moonmont(ĉe)pt.lu

Interesiĝintoj

Administranto