đŸ–„ 2-a MoVeMo - La Monda Verk-Monato - aprila eldono đŸ–‹ïžđŸ’Ș
08:00 - 23:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Aliĝu al la 30-taga defio de verkado aƭ tradukado ĉiu tage en aprilo!

Internacia

Aprilo estas la monato kiam vi testos denove vian literatur-amanto nivelon! Ni invitas vin al la plej mojosa defio de Esperantujo! Dum 30 tagoj, komencante lunde, la 1-an de aprilo ni verkos, legos aƭ tradukos kune. Ĝi estos la plej intensa muskoltrejnado de viaj literaturaj kapabloj, kiun vi iam ajn partoprenis!

Kial indas partopreni?


Se vi emas komenci novan kutimon, tio ĉiam estas malfacile, ni scias tion. Sidiĝi verki aƭ labori pri tradukoj bezonas seriozan sindediĉon. Ni promesas al vi subteneman komunumon por kuraĝigi vin kaj reciproke vi nin dum 30 tagoj.

Kiel funkcias MoVeMo?

Vi elektas vian defion! La klasika defio kiu devenas el Usono temas pri verkado de 50mil vortoj en 30 tagoj, do 1667 vortojn tage. Ni povas diri al vi, ke ni tute aliel komprenas la defion. La plej grava parto de la defio estas: verki, traduki (kaj kelkaj aldonas ankaƭ legi) dum 30 tagoj, ĉiu tage. Se vi elektas verki aƭ traduki tiam alia grava regulo estas, ke vi ne redaktas la tekston. Tiuj ĉi 30 tagoj estas por eligi la vortojn surpaperen aƭ enkomputilen.

Kio gravas estas ke ni faros tiujn taskojn dum 30 tagoj senhalte, subtenante unu la alian.
Nia celo vere estas kunigi homojn, kiuj defias sin per verkado originale en Esperanto aĆ­ tradukado de ajna teksto al Esperanto.

Ni renkontiĝas ĉiu tage en la telegramo-grupo, kaj unufoje semajne havos interƝanĝon por pridiskuti kiel la defio iras por ni.

Kiel vi povas aliĝi al la defio?

Venu al nia Telegramo-grupo dediĉita al la MoVeMo por rakonti pri viaj sukcesoj, defioj.

Legu pli detale pri la defio en nia retejo: https://bobelarto.ink/2021/10/29/movemo-monda-verk-monato/

Informoj

bobelarto.ink/2021/10/29/movemo-m...
info(ĉe)bobelarto.ink

Partoprenontoj

1

Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaƭ la komenco de la evento.


Stela BM

Administranto
Stela BM