1a Esperanta Konferenco pri Afriko (EKA)
Bonvolu rezervi en via agendo la jarfinon 2025an por Burundio!

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

La Abeletoj por Kultura Esperanto-Festivalo, la Formiketoj por NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, la Drakidetoj por la Danuba Esperanto-Rendevuo… kaj nun la Afrikaj Ranetoj kiel organiza teamo de la unua Esperanta Konferenco en Afriko, 28-31 decembro 2025.

La staĝo trejnanta la Ranetojn ĵus konkludiĝis, kun multaj novaj ideoj kaj preskaŭ kompleta programo, fakte plene strukturita, kvankam detaloj estas ankoraŭ difinotaj.

La kongresejo estos hotelo en Bujumburo, kie loĝos parto de la konferencanoj, sed manĝos kaj kunsidos ĉiuj. Okazos programeroj ankaŭ ekster tiu kongresejo, ekzemple en la Tanganika Esperanto-Domo, oficiale inaŭgurota. Afrika Esperanto-Instituto kaj aliaj paktintoj en Afriko invitis la Konsulon kunvoki tien ordinaran parlamentan sesion.

Pliaj informoj aperas en la retejo https://kulturservo.esperantio.net/evento/esperanta-konferenco-en-afriko

Informoj

esperantio.net
aei(ĉe)esperantio.net
https://maps.app.goo.gl/cogj1svjP5rHESHR6

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto