Ĉi-foje ni invitas vin ĉiujn en la bela regiono "Fruitstreek" (frukta regiono).
Ni esperas ke fino de aprilo, la arboj abunde floros. Ni planas admiri ilin bicikle aŭ piede.
Ni kunvenos en Muzeo De Mindere, Capucienessenstraat 1, Sint-Truiden.
Programo:
11:00: Ni komencos kun kafo aŭ teo kaj limburga torto.
11:30: Dany rakontos pri la organizo DATS
12:30: Pikniko (kun kafo/teo kaj aliaj trinkaĵoj)
13:45 : Preparo por la biciklado kaj promenado. Foriro je la 14:00
16:30: Reveno al la muzeo. Ebleco de viziti ĝin aŭ viziti la "Begijnhof"
17:00: Fino de la tago.
Kiu volas povas kunmanĝi poste en restoracio apude. (je propraj kostoj)
Por la kafo/teo kaj la torto, kaj por la vizito al la muzeo, ni demandos 10 eŭrojn.
Bonvolu sendi retmesaĝon al limburg@esperanto.be se vi volas partopreni.
Atentu: Estos multege da homoj en Sint-Truiden tiu tago. Por parki, rigardu ĉi tie:
https://www.sint-truiden.be/parkeermogelijkheden Plej bone estas parki ĉe la Speelhoflaan, antaŭ la sportejo. Aŭ sur la veemarkt.
La muzeo ne estas tro for de la stacidomo kaj ankaŭ ne tro for de la indikita parkejo.