GRUPE 27
Esperantistoj el Gliwice denove organizas renkontiĝon sub la nomo GRUPE 27 (Glivice'a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto). Ni kore invitas esperantistojn kaj subtenantojn de amikaj kluboj kaj aliajn, kiuj volas partopreni en la Gliwice'a kunveno.
GRUPE 27 - kiel ĉiujare okazos en Gliwice ĉe la strato Jagiellońska 21.
Loĝado por partoprenantoj - en la Lerneja Junulara Gastejo “Ślązaczek” ĉe la strato Krakusa 16 en Gliwice.
En programo ni antaŭvidas prelegojn, ekskursojn, gustumadon de regionaj pladoj, komunan babiladon kaj kantadon.
Pliaj informoj sekvos.