La 14a monata kunveno de VEK, la Veterana Esperantista Klubo, okazos lundon, la 6an de januaro, je la 15:00 UTC (Parizo-horo: 16:00). Ĝi daŭros maksimume 60 minutojn.
Retligon, sube.
***
Ahmad de ILEI proponis uzi la Zoom-konton de IrEA, per kiu okazas ankaŭ kunsidoj de Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj unuan lundon de ĉiu monato.
Ankaŭ la kunvenoj de VEK estos ĉiumonataj, en la unua lundo de la monato, je la 15:00 laŭ UTC (Vi povas ĉiam ekscii la UTC-horon en la Esperanta retejo: https://time.is/eo/UTC). Kunvenoj registriĝas.
Jen la ĉiama Zoom-ligilo por partopreni en la kunsidoj de la VEK-anoj:
https://us02web.zoom.us/j/81515004796 Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 815 1500 4796
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.
Ĉu por paroli, ĉu por aŭskulti, bonvenon al ĉiuj.
Dennis Keefe.